Ги Мопассан - La besto de mastro Belhomme
Жалоба
Напишите нам, и мы в срочном порядке примем меры.
Ги Мопассан - La besto de mastro Belhomme краткое содержание
La besto de mastro Belhomme читать онлайн бесплатно
Guy de Maupassant
La besto de mastro Belhomme
La diliĝenco de Le Havre estis baldaŭ forlasonta Criquetot kaj ĉiuj vojaĝantoj atendis ke oni voku iliajn nomojn en la korto de l' Komercista Hotelo estrata de Filo Malandain.
Ĝi estis veturilo flava, muntita sur radoj, kiuj pli frue ankaŭ estis flavaj sed nun preskaŭ grizigitaj pro algluiĝado de koto. Tiuj de l' antaŭo estis tute malgrandaj; la malantaŭaj, altaj kaj maldikaj, portis la kofregon ŝvelan kaj misforman, similan al besta ventro. Tri blankaj, malfortaj ĉevaloj jungitaj arbaleste [1], kaj kies grandajn kapojn kaj dikajn rondajn genuojn oni unuarigarde rimarkis, devis treni tiun veturilaĉon iurilate similan al monstro pro la strukturo kaj irmaniero. La ĉevaloj ŝajnis jam endormiĝintaj antaŭ la stranga veturilo.
La fiakristo, Sesaire Horlaville, malgranda viro kun dika ventro, tamen elastulo ĉar li kutimis grimpi sur siajn radojn kaj leviĝi al la supro, kun vizaĝo ruĝigita de l' forta kampara vento, de la pluvoj, ŝtormoj kaj malgrandaj brandoglasoj, kun okuloj nun fermetitaj pro la ventobatoj kaj hajlofaloj, aperis ĉe la hotela pordo viŝante sian buŝon per la mandorso. Larĝaj rondaj korboj, plenaj de timigitaj kortobirdoj, atendis antaŭ senmovaj kamparaninoj. Sesaire Horlaville prenis ilin unu post la alia kaj metis ilin sur la tegmenton de sia veturilo; post tio li lokis kun pli da zorgo tiujn, kiuj enhavis ovojn; poste li ĵetis de malsupre kelkajn malgrandajn sakojn da greno, malgrandajn paketojn envolvitajn per naztukoj, tolpecoj aŭ paperoj. Fine li malfermis la pordon de l' malantaŭo kaj eltirinte liston el sia poŝo li legis vokante:
— La sinjoro paroĥestro el Gorgeville.
La pastro antaŭenpaŝis, granda potenca viro, larĝa, dika, kun violkolora vizaĝo kaj afabla mieno. Li suprentiris sian sutanon por levi piedon, same kiel la virinoj suprenŝovas siajn jupojn, kaj grimpis en la veturilaĉon.
— La instruisto de Rollebosc-les-Grinets.
La viro rapidiĝis, longa, timema, kun redingoto ĝis la genuoj; kaj li malaperis siavice tra la porda aperturo.
— Mastro Poiret, du sidlokoj.
Poiret alŝoviĝis, alta kaj tordita, kurbigita pro la plugilo, malgrasiĝinta de l' abstinenco, osta, kun haŭto sekigita pro neglekto de tualeto. Lia edzino sekvis lin, malgranda kaj malgrasa, simila al laciĝinta kaprino, portante per ambaŭ manoj grandegan verdan pluvombrelon.
— Mastro Rabot, du sidlokoj.
Rabot hezitis laŭ sia maldecidemo. Li demandis: «Ĉu certe estas mi, kiun vi vokas?»
La fiakristo, kiun oni estis kromnominta «ŝercemulo», volis respondi per komikaĵo, kiam Rabot ensaltis tra la porda malfermaĵo, ĵetite antaŭen per puŝo de sia edzino, alta kaj kvadratstatura virino, kies ventro estis same vasta kaj ronda kiel barelo, kun manoj tiel larĝaj kiel lavbatiloj.
Kaj Rabot rapide englitis en la veturilon simile al rato, kiu revenas en sian truon.
— Mastro Caniveau.
Dika kamparano, pli peza ol bovo, forte premis la risortojn kaj enrapidis siavice en la internon de l' flava kofrego.
— Mastro Belhomme.
Belhomme, alta maldikulo, alproksimiĝis, kun misforma kolo, doloraspekta vizaĝo, kun naztuko tenata sur unu orelo, kvazaŭ li suferus pro forta dentodoloro.
Ĉiuj viroj portis sian bluan bluzon sur antikvaj kaj strangaj vestoj el nigra aŭ verdeta drapo, vestoj ceremoniaj, kiajn ili trovus en la stratoj de Le Havre; kaj iliaj kapoj surhavis silkajn turoaltajn ĉapojn, elmontraĵon de plej supera eleganteco en la normanda kamparo.
Sesaire Horlaville refermis sian keston, supreniris al sia sidloko kaj klakigis sian vipon.
La tri ĉevaloj ŝajnis revekiĝi kaj movante la kolon aŭdigis konfuzan sonetadon de tintiloj.
La fiakristo, tiam hurlante: «Hej…» per plena brusto, vipetadis la bestojn per brakosvingado. Ili ekmoviĝis, ekklopodis, kaj komencis la vojiradon per lama kaj malrapida trotetado. Kaj malantaŭ ili la veturilo skuante siajn tremantajn vitretojn kaj ĉiujn feraĵojn de siaj risortoj aŭdigis mirigan bruon de stanaĵoj kaj vitraĵoj, dum ambaŭ homvicoj kvazaŭ ondadis je ĉiu kunpuŝa skuo.
Unue oni silentis pro respekto al la pastro, kiu ĝenis la korelverŝojn. Li komencis la konversacion laŭ sia parolema kaj familiara karaktero.
— Nu, mastro Caniveau, li diris, ĉu estas al vi laŭdezire?
La impona kamparano, kiun similaj staturo, kolmezuro kaj ventrego nature faris simpatia al la ekleziulo, respondis ridetante:
— Preskaŭ, sinjoro pastro, preskaŭ, kaj al vi?
— Ho, rilate al mi, ĉio iras bone. Kaj vi, mastro Poiret, kiel vi fartas? demandis la abato.
— Ho, mi fartas laŭplaĉe, sed ne la kolzoj, kiuj apenaŭ kreskas tiun ĉi jaron; kaj tio estas tre bedaŭrinda ĉar ĝuste ili devus savi la ekonomion.
— Kion vi esperu, la tempo estas malfacila.
— Certe ĝi estas malfacila, asertis kun ĝendarma voĉo la alta edzino de mastro Rabot.
Pro tio ke ŝi apartenis al vilaĝo najbara, la pastro konis de ŝi nur la nomon.
- Ĉu vi ne estis antaŭe fraŭlino Blondel? li demandis.
— Jes, estas mi, kiu edziniĝis al Rabot.
Rabot, longa kaj maldika, timema sed kontenta, salutis ridetante; li salutis per profunda kapoklino antaŭen kvazaŭ por diri: «Jes, estas mi Rabot, kiu edziĝis al fraŭlino Blondel.»
Subite mastro Belhomme, kiu ne ĉesis teni la naztukon sur sia orelo, komencis ĝemi laŭ kompatiga maniero. Li ĝemis: «nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ…» frapante per unu piedo por esprimi sian teruran doloron.
- Ĉu vi tiel suferas pro la dentoj? demandis la paroĥestro.
La kamparano ĉesigis dum momento la ĝemadon por respondi:
— Tute ne… s'joro pastro… Ne estas dentodoloro… estas io en la orelo, en la fundo de la orelo.
— Kion vi do havas en la orelo? Ĉu amasiĝaĵon?
— Mi ne scias ĉu estas amasiĝaĵo, sed mi scias ke estas besto, unu dika besto, kiu eniris sekve de tio, ke mi dormis sur la fojno en la grenejo.
— Besto. Ĉu vi estas certa?
- Ĉu mi estas certa? Kiel pri la Paradizo, s'joro pasiro; ĉar ĝi rodas al mi la fundon de la orelo. Ĝi manĝas mian kapon, absolute! Ĝi manĝas mian kapon! Ho! nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ…
Kaj li rekomencis la piedfrapadon.
Granda interesiĝo estis vekita tra la ĉeestantaro. Ĉiu esprimis sian opinion. Poiret asertis ke estas araneo; la instruisto, ke estas raŭpo. Li ja vidis tion foje en Campemuret, en la departemento Orne, kie li antaŭlonge pasigis ses jarojn; la raŭpo eĉ eniris en la kapon kaj eliris tra la nazo. La viro perdis por ĉiam la aŭdpovon de la trairita orelo ĉar krevis la membrano de lia timpano.
— Pli verŝajne estas vermo, deklaris la pastro.
Mastro Belhomme, kun la kapo klinita flanken kaj apogita kontraŭ la pordfenestro, ĉar li supreniris la lasta, daŭrigis la ĝemadon.
— Ho! nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ… mi kredas ĝi estas formiko, granda formiko, tiel ĝi mordas min… Jen, sinjoro paroĥestro… ĝi galopas… ĝi galopas… Ho! nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ… kia mizero!..
- Ĉu vi do ne vizitis la kuraciston? demandis Caniveau.
— Kompreneble ne.
— Kial ne?
La timo al la kuracisto ŝajnis kuraci Belhomme.
Li rektiĝis, tamen ne ĉesante premteni sian naztukon.
— Kial ne! Ĉu vi… ĉu vi havas soldojn por ili, tiuj nuloj? Doktoro venus unu- du- tri- kvar- kvinfoje; nepre sumiĝus je du ormoneroj de cent soldoj… Kaj diru kion li farus, tiu nulo, diru kion li farus? Ĉu vi scias, vi?
Caniveau ridis.
— Ne, mi ne scias. Kien vi iras, tiel?
— Mi iras al Le Havre por vidi Chambrelan.
— Kiu estas Chambrelan?
— Nu, la sorĉkuracisto.
— Kiu sorĉkuracisto?
— La sorĉkuracisto, kiu resanigis mian patron.
- Ĉu vian patron?
— Jes, mian patron, antaŭlonge.
— Kion li havis, via patro?
— Venton tra la dorso, tiel ke li plu povis movi nek la krurojn nek la piedojn.
— Kaj kion li faris, via Chambrelan?
— Li kvazaŭ knedis lian dorson per ambaŭ manoj, kiel oni faras panon, kaj lin kuracis en du horoj.
Belhomme certe ankaŭ pensis pri la vortoj elparolitaj de Chambrelan sed li ne kuraĝis ilin diri antaŭ la pastro. Caniveau redemandis ridante:
- Ĉu ne estas ia kuniklo, kiun vi havas en la orelo? Ŝajne ĝi kredis ke tiu truo povas esti rifuĝejo, kaŭze de ĝiaj dornoj[2]. Atendu nur, mi ĝin tuj forkurigos.
Kaj Caniveau, forminte laŭtparolilon per siaj manoj, komencis imiti la bojadon de l' kurantaj hundoj en ĉasado. Li bojetis, hurlis, plende blekis, bojegis, kaj ĉiuj en la veturilo ekridis, eĉ la instruisto, kiu ne kutimis ridi.
Sed intertempe, ĉar Belhomme ŝajne koleris pro tio ke oni mokas pri li, la pastro devojigis la konversacion kaj turnis sin al la alta edzino de Rabot:
- Ĉu vi ne havas grandan familion?
— Ho jes, sinjoro paroĥestro. Cetere kiel malfacila estas la edukado.
Rabot aprobis per kapmovo, kvazaŭ por diri: «Ho jes, kiel malfacila estas la edukado.»
— Kiom da infanoj?
Ŝi deklaris aŭtoritate kun forta kaj firma voĉo:
— Dek ses infanojn, sinjoro pastro! Dek kvin de mia viro!
Kaj Rabot ekridetis pli senteble, salutante per la frunto.
Sed Belhomme ekĝemis:
— Ho! nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ… ĝi min grataĉas en la fundo. . kia mizero!..
La veturilo haltis ĉe la kafejo Polyte. La pastro diris:
— Se oni enfluigus iom da akvo en vian orelon, oni eble forigus la beston. Ĉu vi volas ke ni provu?
— Certe. Mi konsentas.
Kaj ĉiuj elveturiliĝis por ĉeesti la operacion.
La pastro havigis al si pelvon, lavtukon kaj glason da akvo; kaj li komisiis al la instruisto ke li bone tenu klinita la kapon de l' paciento; kaj tuj post la enpenetro de la likvaĵo en la kanaleton li ĝin renversu per rapida movo.
Sed Caniveau, kiu jam klopodis per simpla rigardo malkovri la beston en la orelo de Belhomme, ekkriis:
— Diable, kia marmelado! Estas necese malŝtopi tion, kunulo. Neniam via kuniklo eliros el tia konfitaĵo. Ĝi algluus siajn kvar piedojn.
La pastro ekzamenis siavice la trairejon kaj agnoskis ĝin tro mallarĝa kaj tro kota por ebligi la foriĝon de la besto. Estas la instruisto, kiu liberigis tiun vojon helpe de alumeto kaj tuketo. Tiam, meze de l' ĝenerala scivolego, la pastro verŝis en la purigitan kondukilon duonglason da akvo, kiu disfluis sur la vizaĝon, en la hararon kaj sur la kolon de mastro Belhomme. Tiam la instruisto turnis subite la kapon al la pelvo, kvazaŭ li volus ĝin malŝraŭbi. Kelkaj gutoj refalis en la blankan ujon. Ĉiuj vojaĝantoj alrapidis. Neniu besto estis elirinta.
Tiam Belhomme deklaris: «Mi sentas nenion plu.» La pastro triumfe ekkriis: «Ĝi certe dronis.» Ĉiuj estis kontentaj. Oni resupreniris en la veturilon.
Sed ĝi apenaŭ estis reforirinta, kiam Belhomme rekomencis eligi terurajn kriojn. La besto estis vekiĝinta kaj furioziĝis. Li eĉ certigis ke ĝi nun eniris en lian kapon, ke ĝi formanĝas lian cerbon.
Li hurlis kun tiom da tordiĝoj ke sinjorino Poiret, kredante lin ekposedita de la Diablo, ekploris farante la krucosignon. Kaj ĉar la doloro iomete kvietiĝis, la paciento rakontis ke ĝi rondiras en la interno de la orelo. Li imitis per sia fingro la movojn de la besto, li ŝajnis vidi ĝin, sekvi ĝin per la rigardo. «Jen, ĝi nun reiras supren… nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ. . kia mizero!»
Caniveau malpacienciĝis.
— Estas la akvo, kiu faras ĝin rabia. Ĝi verŝajne kutimas trinki vinon.
Oni denove ridis. Li daŭrigis: «Post kiam ni alvenos ĉe la kafejo de Bourbeux, donu al ĝi superbrandon; tiam ĝi ne plu moviĝos. Tion mi garantias al vi.»
Sed Belhomme jam ne kapablis elporti la doloregon. Li kriis kvazaŭ oni elŝirus lian animon. La pastro devis subteni lian kapon. Oni petis al Sesaire Horlaville ke li haltu ĉe la plej proksima domo.
Estis farmdomo ĉe la rando de la vojo. Belhomme estis al ĝi transportata kaj oni lin kuŝigis sur la tablon de la kuirejo por rekomenci la operacion.
Caniveau ankoraŭ konsilis ke oni miksu brandon en la akvon por ke la besto ebriiĝu, endormiĝu kaj eĉ eble mortu. Sed la pastro preferis vinagron.
Oni enfluigis la miksaĵon, guton post guto, sed nun zorgante ke ĝi penetru ĝisfunde, kaj oni lasis ĝin dum kelkaj minutoj en la loĝata organo.
Post kiam oni denove alportis pelvon, Belhomme estis turnata per rapida movo de tiuj du kolosoj, la pastro kaj Caniveau, dum la instruisto frapetis per siaj fingroj sur la sana orelo por tiamaniere malplenigi la alian.
Sesaire Horlaville mem estis enirinta por rigardi kun la vipo en la mano.
Kaj subite oni ekvidis sur la fundo de la pelvo malgrandan brunan punkton, ne pli grandan ol bulbgrajno. Ĝi tamen moviĝis. Estis pulo! Unue eliĝis krioj de miro kaj poste kriegoj de plezuro. Pulo! Ha, kia ŝerco, kia ŝerco! Caniveau frapis sur sia femuro, Sesaire Horlaville klakigis sian vipon, la pastro rulis sonojn parencajn al tiuj de la blekantaj azenoj, la instruisto ridis kiel oni ternas kaj la du virinoj aŭdigis gajan krietadon similan al kokina klukado.
Belhomme estis eksidinta sur la tablo kaj, preninte la pelvon sur siajn genuojn, li observis kun grava atento kaj ĝoja kolero en sia rigardo la venkitan besteton, kiu turniĝis en sia akvoguto.
Li grumblis: «Fine jen vi, putraĵo»; kaj li kraĉis al ĝi.
La fiakristo kun freneza gajeco ripetis: «Pulo, pulo, ha! Fine jen vi, malbenita pulo, malbenita pulo!»
Kaj iomete kvietiĝinte li kriis: «Nun ni foriru. Tro multe da tempo ni jam perdis.»
Kaj la vojaĝantoj ankoraŭ ridante reiris al la veturilo.
Sed tiam Belhomme, laste alveninte, deklaris: «Mi, mi reiras al Criquetot. Mi bezonas nenion plu en Le Havre.»
La fiakristo diris al li:
— Kiel ajn, pagu vian sidlokon!
— Ni ne transiris la mezon de la distanco, do mi ŝuldas nur la duonon.
— Vi ŝuldas ĉiom, ĉar vi rezervigis la sidlokon por la tuta.
Kaj disputo komenciĝis, kiu baldaŭ fariĝis furioza kverelo; Belhomme ĵuris ke li donos nur dudek soldojn, Sesaire Horlaville asertis ke li ricevu kvardek.
Kaj ili kriis, nazon kontraŭ nazo, okulojn kontraŭ okuloj.
Caniveau remalsupreniris el la veturilo.
— Unue vi ŝuldas kvardek soldojn al la pastro, ĉu vi aŭdas? Kaj trinkaĵon al ĉiuj, tio faras kvindek kvin, kaj vi donu dudek al Sesaire, ĉu ne?
La fiakristo, ravita ke li nun vidos Belhomme eligi el la monujo tri frankojn sepdek kvin centimojn, respondis:
— Jes, estas bone!
— Nu, pagu.
— Mi ne pagos. Unue ĉar la pastro ne estas kuracisto.
— Se vi ne pagos, mi remetos vin en la veturilon de Sesaire kaj mi retenos vin ĝis Le Havre.
Kaj la koloso, kaptinte Belhomme ĉe la koksoj, lin ekportis kiel infanon.
La alia komprenis ke li devas cedi. Li eltiris sian monujon kaj pagis.
Nun la veturilo ekiris denove direkte al Le Havre dum Belhomme komencis piede la revenon al Criquetot, kaj ĉiuj vojaĝantoj rigardis nun mute sur la blanka vojo la bluan bluzon de la kamparano, balanciĝantan sur liaj longaj kruroj.